En 1949 mi naskiĝis en norda Germanio kiel dua infano de fuĝinta geedza paro (gesinjoroj Lilleike) el iam germana teritorio, kiu nun estas pola resp. rusa. Miaj gepatroj parolis kun ni tri infanoj per standarda germana lingvo sen akĉento de la hejma regiono orienta Prusujo. Ili faris tiel pro timo de eblaj malavantaĝoj pro fuĝinteco. Tamen mia lingva hejmlando estas norda Germanio, ĉar la avo de mia ludkamerado instruis al mi la hamburgan platdiĉon. Cetere lia bofilo estis italo. Do, jam en 1950aj jaroj en Germanio oni kverelis pri fuĝintoj kaj dum mia tuta vivo mi sentas min apartenanta al socia minoritato kaj ne trovas socian hejmon; des pli ĉar mi neniam sukcesis pri piedpilkoludado.
Eble pro tiaj cirkonstancoj mi sentis min altirita de homoj, kiuj iel vivas en (lingva) diasporo: esperantoparolantoj. Kiel ajn: en 1974 mi eksciis pri Esperanto, poste en pluraj startoj lernis la lingvon kaj ekativis en 1976. Mia unua Esperanto-vojaĝo gvidis min al kibuco Ga'aton en Israelo, kio estis iel ŝlosila en pluraj vidpunktoj por mi. Mi restis fidela al la movado krom en 1980aj jaroj, kiam la pacmovado pli kaj pli altiris min. Mi ofte estis en oficoj de diversaj societoj kaj asocioj; momente mi estas membro de Germana Esperanto Asocio sen esti aktiva tie. Mi fieras estinti en Rauma kaj esti kunfondinto de BEMI. Tiam pluraj esperantistoj vokis min Frali.
Komence de la 1980aj jaroj mi ekkonis germanan esperantistinon kaj edziĝis al ŝi. Ni havas du infanojn, al kiuj mi vane provis altrudi Esperanton. Mia eksedzino ne plu praktikas Esperanton, sed mi plu portas ŝian nomon: Mi estas la bofrato de Maria Merla, certe internacie konata.
Mia nuna partnerino lernis Esperanton kun mia subteno kaj ni kune vivas en feria regiono 50 km sude de Hamburg kaj volonte gastigas esperantistojn. Cetere mi estas diletanto; tial tiom da profiloj.